WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Reĝoj 12
1 - Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.
Select
1 - Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.
2 - Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis ankoraŭ en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono, kaj Jerobeam loĝis en Egiptujo,
3 - sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Reĥabeam, dirante:
4 - Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
5 - Kaj li diris al ili: Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
6 - Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo?
7 - Kaj ili diris al li jene: Se hodiaŭ vi estos servanto al ĉi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam.
8 - Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li.
9 - Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
10 - Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al ĉi tiu popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza-tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
11 - tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
12 - Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago.
13 - Kaj la reĝo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;
14 - kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
15 - Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumiĝu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
16 - Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
17 - Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, reĝis Reĥabeam.
18 - Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed ĉiuj Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon.
19 - Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago.
20 - Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin reĝo super ĉiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.
21 - Kaj kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam, filo de Salomono.
22 - Sed aperis vorto de Dio al Ŝemaja, homo de Dio, dirante:
23 - Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene:
24 - Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.
25 - Kaj Jerobeam prikonstruis Ŝeĥemon sur la monto de Efraim kaj ekloĝis en ĝi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.
26 - Kaj Jerobeam diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la domo de David;
27 - se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo.
28 - Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
29 - Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.
30 - Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado: la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan.
31 - Kaj li konstruis domojn de altaĵoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.
32 - Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li loĝigis en Bet-El la pastrojn de la altaĵoj, kiujn li aranĝis.
33 - Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.
1 Reĝoj 12:1
1 / 33
Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget